Artigo Acesso aberto

Bazformoj de radikoj en vortaroj

2009; Volume: 4; Linguagem: Croata

10.59718/ees21586

ISSN

1311-3496

Autores

Bertilo Wennergren,

Tópico(s)

Linguistics and language evolution

Resumo

Elektado de bazformoj por esperantaj radikoj en vortaro (o-finaĵa, i-finaĵa aŭ a-finaĵa kapvorto) povas doni problemojn al la vortaristo. Problemoj aperas precipe ĉe elekto inter -o kaj -i. En la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV; 2002, 2005) la elekto inter i-finaĵo kaj o-finaĵo okazis laŭ principoj, kiuj signifis ŝanĝon kompare kun la antaŭaj eldonoj. Ekzemple cel′, glu′, plant′, teg′, urin′ kaj aliaj radikoj aperas nun sub o-finaĵa kapvorto, kio kontrastas unuavice kun la verbaj tradukoj de tiuj radikoj en la Universala Vortaro. La kaŭzo de tiu ŝanĝo estas, ke la o-formoj de tiuj radikoj normale ne havas agan signifon. La nova praktiko en PIV radikas en principoj skizitaj jam de Kalocsay, kaj oficialigitaj de la Akademio de Esperanto, kiu mem aplikis tiujn principojn en la Baza Radikaro Oficiala (BRO). PIV kaj BRO tamen ne ĉiam konsentas en la elekto de bazformoj ĉe tiaspecaj radikoj. Eventuale rolis en la elekto alio ol nura ekzamenado de la praktika lingvouzo. Se oni detale komparas gravajn esperantajn vortarojn el la tuta historio de esperanto, oni povas konstati multajn nekongruojn kaj hezitojn pri tiaj ĉi radikoj. Tial indas ellabori detalajn principojn praktike uzeblajn por elekto de bazformoj en esperantaj vortaroj.

Referência(s)