Recenzo de la libro: Fiedler, Sabine, kaj Cyril Robert Brosch. 2022. Esperanto: Lingua Franca and Language Community (Studies in World Language Problems 10). Amsterdam kaj Philadelphia: John Benjamins.
2023; Volume: 12; Issue: 4 Linguagem: Espanhol
10.59718/ees14835
ISSN1311-3496
Autores Tópico(s)Multilingual Education and Policy
ResumoSe mi devus resumi la recenzatan libron en unu frazo, mi dirus, ke ĝi estas ĉio, kion lingvisto devas scii pri la nature funkcianta planlingvo Esperanto. Ĝi fakte prezentas al la leganto detalan enrigardon en la funkciadon de la lingvo surbaze de tute nova, ampleksa materialo. La aŭtoroj estas agnoskitaj lingvistoj, kiuj jam de jaroj esploras pri Esperanto. La recenzata libro estas la rezulto de plurjara laboro kadre de granda eŭropa projekto MIME (Mobility and Inclusion in Multilingual Europe), en kiu la lepsika universitato respondecis pri la studado de la angla kiel interlingvo por Eŭropo. Esperanto venis do nature en la projekton kiel alternativa ilo de komunikado.
Referência(s)